Дмитрий Иваненко (1904-1994) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ruso-ukraina fizikisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la fizika scienco dum la 20-a jarcento.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-a de julio 1904 en Poltavo, Rusa Imperio | ||||
Morto | 30-a de decembro 1994 en Moskvo, Rusio | ||||
Tombo | Tombejo Kuncevo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Ukraina Popola Respubliko Sovetunio Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (–1922) Rusio vd | ||||
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato Nacia Universitato de Ĥarkivo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teoria fizikisto fizikisto nuklea fizikisto vd | ||||
Laborkampo | Teoria fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dmitri Dmitrieviĉ Ivanenko (ruse Дмитрий Дмитриевич Иваненко) estis ukraina fizikisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la fizika scienco dum la 20-a jarcento, ĉefe rilate al nuklea fiziko, teorio pri kampoj kaj gravitacia teorio. Li laboris en la Poltava Gravimetria Observatorio de la Instituto pri Geofiziko de la Ukraina Nacia Akademio pri Sciencoj.
Li estis direktoro de la Teoria Departemento de la Ukraina Fiziko-Teknika Instituto en Ĥarkivo, kaj direktoro en la Departemento pri Teoria Fiziko de la Instituto pri Mekanika Inĝenierado de Ĥarkivo, profesoro de la Universitato de Ĥarkivo kaj profesoro de la Ŝtata Universitato de Moskvo.
Li estis unu el la plej grandaj teoriuloj de la 20-jarcento kaj aŭtoro de la protono-neŭtrona modelo pri la atomnukleo. La scienca rolo de Dmitri Ivanenko kuŝas sur lia granda intereso ĉe ideoj pri la sciencaj limoj tiam kiam ĉi-ideoj baziĝis sur fortaj matematikaj modeloj aŭ eksperimentoj.[1].